Restas nur du semajnoj por aĉeti la filmon La Universala Lingvo de
oskar-nomumita reĝisoro Sam Green! La speciala oferto – du diskoj je la
kosto de unu: 20 USD -- finiĝos la unuan de oktobro. Rapidu aĉeti la
diskon por via persona kolekto kaj donacu la alian al via biblioteko,
lernejo aŭ amiko!
La Universala Lingvo estas 30-minuta dokumentfilmo produktita kun la
financa subteno de ESF, kiu debutis en 2011 en la festivalo Sundance kaj
ricevis tre bonajn reagojn de la publiko, prezentas la historion kaj la
nuntempon de Esperanto vidata per la okuloj de neesperantisto. La filmo
spuras la historion de Esperanto kaj estas samtempe portreto de la hodiaŭa
Esperanto-movado, en kiu la reĝisoro kunplektas intervjuojn filmitajn dum
pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro de neniam viditaj
arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado.
Elĉerpaĵo de la filmo (en la angla, kun Esperantaj subtitoloj) spekteblas
ĉe: http://youtu.be/HL7QtDt4tlI
La disko aĉeteblas ĉe: http://www.esperantodocumentary.com.
La filmo mem estas en la angla, sed estas subtitoloj en 19 lingvoj.